Zamenhof en Veisiejai
Pri restado de Ludoviko Zamenhof en
Veisiejai "Litova Stelo" jam skribis antaŭ kvar jaroj
(1994, n-ro 4). Multaj spertaj esperantistoj scias biografion de
L.Zamenhof ankaŭ la fakton pri lia loĝado en Veisiejai. Tamen
por multaj novaj samideanoj tio povas esti novaĵo. Nun denove
estas okazo tuŝi ĉi tiun temon, ĉar ĉi-somere en Veisiejai
kolektiĝos esperantistoj al sia BET-34. Indas ankaŭ mencii, ke
en 1964 ĉi tie jam okazis la 6-a BET, en kiu partoprenis 153
samideanoj el 54 urboj de tiama Sovetunio.
Ludoviko, studinte medicinon en Moskva universitato, en 1881
revenis al Varsovio kaj tie li finis Varsovian universitaton kaj
ricevis diplomon de kuracisto. Tiutempe fratino Fania, kiu loĝis
en Veisiejai kaj estis edzino de loka apotekisto Aleksandro
Pilkover, petis urĝan helpon de sia frato, ĉar ŝia edzo grave
malsaniĝis pro ia cerba malsano. Do en februaro 1885 Ludoviko
veturis al Veisiejai. Ĉar en tiu urbeto ne estis kuracisto, L.
Zamenhof decidis ĉi tie komenci kuracistan praktikon. Nun
necesas citi L.Zamenhofon mem:
"Praktikinte tie en la daŭro de 4 monatoj, mi
konvinkiĝis, ke mi por la komuna medicina praktiko tute ne
taŭgas, ĉar mi estas tro impresiĝema kaj la suferoj de la
malsanuloj (precipe de mortantoj) tro multe min turmentis. Tiam
mi revenis Varsovion kaj decidis elekti por mi specialecon pli
trankvilan, nome la malsanojn de okuloj. Mi laboris en la daŭro
de 6 monatoj en la okulista apartaĵo de unu Varsovia
malsanulejo, poste mi lernis kelkan tempon en la klinikoj de
Vieno (Aŭstrujo) kaj en fino de 1886 mi komencis okulistan
praktikadon en Varsovio. Tiam ni konatiĝis kun mia nuna edzino,
Klara Zilbernik el Kovno (ŝi tiam gastis ĉe sia fratino
loĝanta en Varsovio). La 9-an de aŭgusto 1887 mi
edziĝiĝis."1
El tio sekvas, ke L.Zamenhof loĝis en
Veisiejai nur en februaro-majo 1885. Post duonjara laboro
en Varsovia hospitalo kaj post perfektiĝo en Vieno, en fino de
1886 li denove ekloĝis en Varsovio sur strato Muranowska 402 kaj malfermis akceptejon de okulisto3. 30an de marto 1887 Ludoviko
fianciĝis kun Klara. Kompreneble, en 1887 L.Zamenhof devis
viziti (eble ne unu fojon) sian estontan bopatrinon en Kaunas; de
tie li povis veni ankaŭ al la fratino en Veisiejai, sed ni
rajtus supozi nur kelktagajn vizitojn, ne konstantan loĝadon. Ni
ne forgesu, ke en la jaro 1887 L.Zamenhof estis tre okupita: li
serĉis eldoniston, sed ne trovinte devis eldoni la Unuan Libron
per propra mono (feliĉe por tio li povis uzi duonon de la doto,
ricevita de la bopatro). La 6an de aprilo la manuskripto de La
Unua Libro estis transdonita al cenzuristo, kiu 6an de junio
donis permeson presi.
Ekzistas ankaŭ opinio, ke La Unuan Libron de Esperanto
L.Zamenhof finpreparis loĝante en Veisiejai. Kaj tio similas al
vero. Ni rememoru historion de kreado de la internacia lingvo. La
unuan varianton de tiu lingvo L.Zamenhof kreis en 1878, estante
ankoraŭ gimnaziano. Kiam en 1879 li estis forveturonta al Moskvo
por studi medicinon, la patro ekpostulis, ke la filo plene
fordonu sin al studado kaj ĝis fino de studoj ne okupiĝu pri
sia eltrovaĵo. Ludoviko rpomesis, transdonis al la patro ĉiujn
manuskriptojn; tiu pakis ilin, ŝlosis en ŝranko kaj promesis
zorge gardi ĉion.
Unufoje dum libertempo Ludoviko sin turnis al la patrino, ke ŝi
petu ĉe la patro permeson iomete rerigardi la transdonitajn
kajerojn. Kaj la patrino kun larmoj konfesis, ke la patro
forbruligis la pakaĵon. Ludoviko tuj iris al la ĉambro de la
patro. Ni ne scias, pri kio ili parolis, sed ŝajnas, ke perfido
de la patro detruis lian aŭtoritaton, kaj Ludoviko eksentis sin
libera de la donita promeso.
Rekrei la lingvon ne estis malfacile, ĉar ĝi vivis en la kapo
de Ludoviko. Tamen li estis limigita pro manko de libera tempo.
Kiam ricevinte diplomon de kuracisto L.Zamenhof ekloĝis en
Veisiejai, li havis multe da libera tempo, ĉar lia klientaro en
malgranda urbeto ne estis abunda. "Dumtempe li tre multe
laboradis reverkante neniigitan de la patro manuskripton de
"La lingvo internacia". Laŭ la atesto de la estinta
dommastrino de la Dr.Zamenhof li konsumadis dumsemajne po tri
funtoj da vakskandeloj. Multajn noktojn li pasigadis kurbiĝinta
ĉe sia skribtablo" — tio estas citaĵo el artikolo de A.Poška el "Litova Stelo" 1937
n-ro 4. Tamen necesas korekti la aŭtoron — tio povis okazi ne
en la jaro 1886 nek 1887, sed nur en la jaro 1885!
Bedaŭrinde tiun eraron ripetas litovaj enciklopedioj4,
5, 6, ke L.Zamenhof loĝis en Veisiejai en 1886-1887.
Tiu eraro lavange disvatiĝas (ja tion asertas enciklopedioj!)
kaj estas fiksita eĉ sur memorŝtono. Malfacile estas batali
kontraŭ simila eraro, kiun ripetas tiaj aŭtoritataj fontoj. Ni
devas pli bone scii biografion de L.Zamenhof.
Verkis Petras ČELIAUSKAS
La artikolo aperis en la
marta-aprila numero 1998 de "Litova Stelo"
La uzitaj fontoj
1.
Letero de L.Zamenhof al franca esperantisto Michau sendita en
1905; Enciklopedio de Esperanto, 2a eldono, Budapest 1979,
pĝ.579.
2.
M.Boulton: Zamenhof; La Laguna 1962, pĝ. 48.
3. E.Privat: Vivo de Zamenhof, 4a eldono, Rickmansworth 1957,
pĝ. 49.
4. Lietuviĝ enciklopedija, 23a vol., Boston 1965, pĝ. 279.
5. Tarybĝ Lietuvos
enciklopedija, 1a vol., Vilnius 1985, pĝ.
519.
6. Maŝoji Lietuviðkoji
tarybinë enciklopedija, 1a vol., Vilnius
1966, pĝ. 484.
Litova Esperanto-Asocio
Zamenhofo 5, LT-3000 Kaunas, Litovio
Tel.: (+370 7) 208 503, fakso: 228 616
Retadreso: litova.ea@mail.lt